| |
| |
Du agrablaj semajnoj en internacia rondo
|
2010-08-16
Entute 29 homoj partoprenis en la 8-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo), kiun okazigis la asocio EsperantoLand de la 23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto, meze de arbaro apud la urbeto Jünkerath (sude de Kolonjo, Germanio, en la Eifel-regiono).
La partoprenantaro venis el Pollando, Nederlando, Belgio, Germanio kaj Francio - bele internacia grupo, en kiu Esperanto estis la ĉiutaga lingvo. Kelkaj vizitis nin dum nur kelkaj horoj, aliaj restis dum pluraj tagoj, semajno aŭ dum la plenaj du semajnoj. La programo enhavis diversajn ekskursojn en la regiono - de vulkana pado kaj vulkanĝardeno al vizitoj ekzemple de la urbetoj Kronenburg, Hillesheim kaj Bad Münstereifel. Multaj promenoj okazis en la apuda arbaro kaj kelkaj vizitis la lagon de Kronenburg. Endome ni ĝuis la grandan ludosalonon de la domo, orgenan kaj pianan koncertojn de Ludger Schmeink kaj prezentadon de intervjuo pri amo. Por senstreĉiĝo taŭgis interalie cirklodanco kaj gimnastiko (Danka Leyk kaj Anna Dupéchaud), la inventemon stimulis kreado de fabeloj (organizis Catherine Royaux) kaj iom da informoj pri la aliaj oni provis diveni kaj eltrovi per la ludo "La nuda vero". La progresantoj povis partopreni en la lingvaj ekzercoj, kiujn plurfoje proponis Gunter Neue. Flanke de la oficialaj programeroj la babilado en la domo kaj la ĝardeno, dum manĝoj, kafumado kaj promenoj kiel kutime ludis gravan rolon. En la venonta jaro SOMERE verŝajne daŭros nur unu semajnon. Ni planas okazigi ĝin en la dua aŭgusta semajno, eble apud la maro en Belgio aŭ apuda lando, supozeble post la dua Internacia Kongreso de EsperantoLand.
|
|
|
|
| |
1-a Internacia Kongreso de EsperantoLand
|
2010-08-16
Esperanto-parolantoj el ok landoj partoprenis en la unua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand, kiu okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto en Strasburgo, Francio. Ĉeestis entute 24 homoj el Nederlando, Belgio, Francio, Hispanio, Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Usono. La prelegoj traktis unuflanke temojn rilate al Esperanto kiel "Kondiĉoj de tutmondeco por Esperanto" (Johan Derks), "Kiel faciligi Esperanton?" (Josef Dörr) kaj "Gerila surmerkatigo" (Lu Wunsch-Rolshoven). Krome prezentiĝis prelegoj rilate al lingvolernado kaj organizado de entreprenaj procesoj: "Problemoj de instigo en la akirado de dua lingvo" (Robb Kvasnak) kaj "La teorio de limigoj laŭ Goldratt" (Cyrille Hurstel). Nicky Janssen prelegis pri "Rakontado tra la tempoj kaj la mondo" kaj prezentis rakontojn el Hindio kaj el Japanio (kune kun Lode Van de Velde). Rainer Kurz montris lumbildojn el Suda Afriko. Lode Van de Velde cerbumigis la partoprenantojn per kvizo pri la lingvoj de la mondo kaj kun Nicky Janssen preparis varian programon por la adiaŭa vespero. La turisma programo gvidis la partoprenantojn per promenoj al la bela malnova urbocentro de Strasburgo kaj al la najbara Kehl; krome okazis vizito de regiona radiostacio. Oni povis ĝui impresan noktan lumigon de la katedralo kun muziko, boatan rondveturadon tra la urbo kaj, kompreneble, la gastronomiajn ofertojn de Strasburgo. Pliaj ekskursoj iris al florfesto en Sélestat kaj al la kastelo de Haut-Koenigsbourg. Kelkaj materialoj de la kongresaj prelegoj jam disponeblas en la retejo de la kongreso, aliaj sekvos. La dua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand estas planata por la unua aŭgusta semajno de 2011, verŝajne en Belgio aŭ Nederlando.
|
|
|
|
| |
La 8-a SOMERE komenciĝis
|
2010-07-25
Ĵus komenciĝis la 8-a SOMERE, ankaŭ ĉi-jare en Jünkerath en la regiono Eifel, kie okazis jam pluraj belaj internaciaj renkontiĝoj de EsperantoLand. Aliĝis ĝis nun ĉ. 20 homoj el kvar diversaj landoj. Atendas la partoprenantojn libertempeca programo kun promenoj kaj ekskursoj, ludoj kaj kelkaj prelegoj. Ankaŭ ĉi-jare kompreneble estos lingvaj kursoj, por progresantoj kaj konversacio.
|
|
|
|
| |
Naĝejo, promenoj kaj multa babilado
|
2010-05-14
Dekduo da Esperanto-parolantoj el Germanio kaj Belgio partoprenis en la unua renkontiĝo PRINTEMPE, kiu okazis de la 1-a ĝis la 6-a de aprilo rande de la eta vilaĝo Baasem en la Eifel-regiono, sude de Kolonjo. Fakte nur dek unu homoj vere parolis Esperanton - ĉeestis kvar infanoj, el kiuj la du beboj ĉefe "suĉis Esperante". La tempo agrable pasis per multa babilado, ofta vizitado de la endoma naĝejo, pluraj promenoj kaj ekskurseto al la apuda Kronenburg. Prezentiĝis pluraj prelegoj kun diskuto, interalie pri la glosaro de Karol Piĉ', pri Esperanto en Eŭropa Unio kaj pri Kelmis/Moresnet kaj ĝia historio. Kvankam la renkontiĝo estis relative malgranda, la partoprenantoj multe ĝuis ĝin kaj esperas reveni sekvajare. La venontjara PRINTEMPE okazos verŝajne en la sama regiono, proksime de Belgio kaj Nederlando, dum pasko kaj ĉirkaŭaj tagoj - supozeble de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo 2011.
|
|
|
|
| |
Internacia Kongreso en Strasburgo
|
2010-03-20
La asocio EsperantoLand planas Internacian Kongreson (IK) en Strasburgo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010. La kongreso traktos Esperantujon kaj Esperanto-agadon, sed havos ankaŭ ofertojn pri aliaj temoj kaj kadran programon. Kelkaj homoj jam aliĝis. Kongresejo estos hotelo en kvaronhora piedira distanco al la urbocentro kaj katedralo de Strasburgo. Aparte alloga estas Strasburgo, kiu estas bela kaj histoririĉa; ĝi invitas al promenoj kaj ekskursoj dum someraj tagoj. Jen pliaj informoj kaj la aliĝilo.
|
|
|
|
| |
Komune festi la novan jaron
|
2010-02-23
Entute 194 homoj partoprenis en la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 1-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de EsperantoLand en Saarbrücken, kiuj okazis de la 27-a de decembro 2009 ĝis la 3-a de januaro 2010. Ili venis el 14 landoj, interalie el Kanado, Aŭstralio kaj siberia Rusio, sed plejparte el la pli proksimaj Belgio, Francio, Svislando kaj Germanio. Tri kvaronoj venis el eksterlando, pro kio regis bele internacia etoso.
Multaj denaskuloj56 infanoj kaj junuloj ĝis 14 jaroj multe ĝuis la kunestadon kaj la programon kun manlaboro, ludoj, prezentado kaj lernado de pupteatro - ĉio sub lerta gvido de Christoph Frank subtenata de Betti Maul-Propadović kaj Nicky Janssen. Almenaŭ tridek infanoj lernas Esperanton denaske kaj jen dum NR havas belan eblecon interkonatiĝi kaj amikiĝi kun samaĝuloj el aliaj landoj. Koncertoj kaj teatraĵoPrezentiĝis koncerto de Martin Wiese kun malnovaj kaj novaj kantoj ĉefe rokstilaj, bela koncerto de Lena kun Ĵenja, Gretel kaj Jorinde (lastatempe formiĝinta grupo) kaj aŭdeblis imponaj operaj kantoj de Vladimir Merkulov en Esperanto (akompanata de Lena Wilke). Krome vespere oni vidis teatraĵon, ludis - kaj kompreneble festis la novan jaron dancante ĝis la frua mateno. Okazis diversaj prelegoj kaj kursoj traktantaj ekzemple la ĉinan historion, budaisman meditadon, la ŝanĝojn post 1989, la planedan sistemon, ludan pedagogion kaj ankaŭ venkon (aŭ malvenkon) kaj strategion por Esperanto. 1-a Novjara Internacia Semajno (NIS)Junuloj kaj junaj plenkreskuloj povis ĝui ekzemple la diskotekon, du enketludojn, ekskurson al Strasburgo aŭ prezenton de filmoj de Mr. Bean. Kaj kompreneble ili amuziĝis ankaŭ laŭ propra programo. Lingvokursoj kaj ekzamenojKiel kutime dum NR estis kursoj por komencantoj, komencintoj kaj progresintoj, ĉi-foje denove de Katalin Kováts, Gunter Neue kaj Sylvain Lelarge. Katalin ankaŭ preparis interesitojn por la internaciaj ekzamenoj kaj ekzamenis kun helpo de Cyrille Hurstel dekon da homoj. Por kontroli la ekzamenojn, vizitis la ejon la direktorino kaj la vicdirektoro de la hungara instituto, kiu afable akceptis la Esperanto-ekzamenojn en sia programo. Multa gazetara raportadoAparte afable raportis la gazetaro pri nia internacia kunveno. Germana novaĵagentejo komencis per regione sendita raporto, sekvis pluraj represoj, granda artikolo en la sarlanda "Saarbrücker Zeitung", tri minutoj en la novaĵoj de la regiona televido (programero ripetita en tutsemajna novaĵelsendo) kaj kontribuoj en tri radioprogramoj, el kiuj unu dediĉis plenan horon kun tri Esperanto-muzikpecoj al nia lingvo. Jen detala raporto pri la gazetara eĥo pri NR kaj NIS. FotojJen kelkaj ligoj al fotoj. Krome tie videblas deko da fotoj en kvalito sufiĉa por represado. Denove en SaarbrückenPro la aparte agrabla akcepto en la domo kaj la konveneco de la domo la du renkontiĝoj refoje okazos en Saarbrücken ĉi-jarfine. La Esperanto-versio de la NR-aliĝilo pretas en la reto. La aliĝilo por NIS kaj la germanaj versioj sekvos. Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
|
|
|
|
| |
Ferioj en Esperantolando
|
2009-08-14
Jünkerath. "Entute 43 partoprenantojn el ses landoj havis la 7-a internacia Somera Renkontiĝo de la asocio EsperantoLand, kiu okazis de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto en Jünkerath. Oni parolis Esperanton, internacian lingvon, kiu estis evoluigita antaŭ 120 jaroj en Pollando."
"En la programo troviĝis kelkaj prelegoj, Esperanto-lingvokursoj por la komencantoj kaj promenoj kaj ekskursoj, ekzemple al la lago de Kronenburg. Partoprenis ankaŭ dudeko da infanoj, de kiuj kelkaj parolas Esperanton kiel gepatran lingvon." Tion raportis en la 12-a de aŭgusto la gazeto Eifelzeitung, kiu publikigis ankaŭ kelkajn bildojn. Antaŭa artikolo anoncis la renkontiĝon kaj prezentis Esperanton. Amaskomunikiloj pri la renkontiĝoPri la renkontiĝo raportis ankaŭ la gazeto "Trierischer Volksfreund" en sia regiona eldono de la 6-a de aŭgusto. La radiostacio SWR4 de la regiono anoncis la renkontiĝon en siaj regionaj novaĵoj en la 1-a de aŭgusto. SOMERE 2010En la venonta jaro SOMERE okazos denove en la sama domo en Jünkerath, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto 2010.
|
|
|
|
| |
SOMERE 2009 en Jünkerath/Eifel
|
2009-07-11

Venu somerumi kun ni!Trideko da homoj jam aliĝis al la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand. Ĉi-foje ni denove estos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel, kie ni jam pasigis dufoje agrablajn semajnojn. La loko estas bone atingebla el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. SOMERE okazos de sabato, la 1-a, ĝis sabato, la 8-a de aŭgusto 2009. Interparoloj kaj ekskursoj, kelkaj prelegoj kaj lingvokursojLa programo denove estos varia - la celo estas senstreĉaj ferioj. Estos Esperanto-lingvokursoj por progresantoj kaj konversacio, prelegoj kaj diversaj kursoj laŭ la oferto de la partoprenantoj. Krome ni faros promenojn kaj ekskursojn. Ludsalono por infanoj kaj plenkreskulojAparte alloga certe estos ankaŭ ĉi-jare la granda ludsalono de la domo, kie pluraj dekoj da ludoj pretas por amuzi sin. Testu vian lertecon, vian kapablon ĵeti pilkon, moviĝi sur testudeto aŭ celtrafe ŝovi platojn! Okazos denove konkurso. Detaloj kaj la aliĝilo troviĝas sur nia retpaĝo pri SOMERE 2009. Jen la jamaj aliĝintoj. Ĝuu la someron ĉe EsperantoLand!
|
|
|
|
| |
Familie kaj mezaĝule
|
2009-01-20
Kun 62 infanoj kaj junuloj ĝis-20-jaraj la 7-a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand ankaŭ ĉi-foje estis unu el la plej grandaj familiaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĉ. la duono de la infanoj hejme parolas Esperanton, kio bone subtenis la lingvouzadon inter la infanaro. Entute kunvenis en Frankfurto ĉe Majno pli ol 160 homoj (144 tranoktis en la ejo), tri kvaronoj el eksterlando, el entute 15 landoj - el Kanado, siberia Rusio kaj el dekduo da eŭropaj landoj. El Argentino venis Alejandro Cossavella, kiu bele koncertis ĉe ni kadre de sia eŭropa turneo. Denove kreiĝis la amikeca etoso de Esperantolando, kion la partoprenantoj tre ŝatis. Koncerto, teatraĵo, muzika, luda, internacia vesperojEn la vespera programo Christoph Frank brile prezentis persone kaj per pupoj teatraĵon pri la aventuroj de Münchhausen, la inventinto de bele fantaziaj rakontoj. Estis luda, muzika kaj internacia vesperoj kaj kompreneble silvestra festo, dum kiu eblis spekti la piroteknikaĵojn de Frankfurto el taŭge lokita salono en la 5-a etaĝo. Ampleksa infana programoLa infana programo kadre de la temo "la kvar elementoj" enhavis kreadon de kajtoj, raketveturiloj, paraŝutoj, fajropilkoj, kandelaj kaj terornamaĵoj; la junuloj lernis kiel solvi la magian Rubik-kubon kaj spertis surprizan akvoarton kaj eksperimentojn pri akvo, aero kaj fajro; estis infana danckurso kaj oni povis lerni akrobatikon. Oni aŭdis "piĵamajn rakontojn" kaj rimaĵojn, kantis komune, ŝminkis unu la alian kaj kreis improvizan muzikan teatraĵon. Grupo de junuloj kreis filmojn pri la aranĝo kaj ofertis daŭran diskotekon al dancemuloj. Okazis luda posttagmezo, dum kiu oni en la unuopaj stacioj solvis diversajn taskojn. Fakte estis plena programo por infanoj kaj junuloj de mateno ĝis vespero kaj malfacilis enui. "Esperanto en entreprenoj" kaj aliaj prelegojLa prelegoj temis pri la financa krizo kaj pri gestolingvo, pri Su-Dghok-terapio, Marso, la kvar elementoj en la kosmo, vikipedio, EDE, Esperanto en entreprenoj, Argentino kaj pri Herzberg; estis diskutoj pri "Kio estas esperantisto", pri perspektivoj por Esperanto kaj pri la Civito. La partoprenantoj povis senstreĉiĝi per gimnastiko, vizaĝmasaĝo aŭ per Yumeiho aŭ ili povis lerni kiel trike (kaj truke) krei bestetojn aŭ hokile triki. Lingvokursoj kaj babiladoAnkaŭ ĉi-foje estis kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversaciemuloj, kiujn gvidis Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj Gunter Neue. La ekskursoj kaj promenoj gvidis nin tra Frankfurto, al muzeo pri la "Hirthara Petro" kaj al Darmstadt. Plej grave - malgraŭ ĉiuj unuopaj ofertoj - supozeble ankaŭ ĉi-jare estis la amika babilado, kiu okazis grandparte en nia trinkejo, kiun sperte gvidis Helmut Klünder. La infanoj dume havis sian propran regnon en alia parto de la domo. Gazetaj raportoj en Germanio, Hispanio kaj AmerikoLa gazetaraj komunikoj atentigis pri la tri samtempaj Esperanto-aranĝoj en Germanio kaj ties impona kresko dum la pasintaj jardekoj; rezulte raportis germana kaj hispana novaĵagentejoj, kvar radioprogramoj, multaj gazetoj kaj almenaŭ dudeko da retgazetoj el Germanio, Hispanio, Usono, Meksiko, Argentino kaj aliaj latinamerikaj landoj. Pri la gazetara eĥo legeblas detala raporto. Raporton en Esperanto publikigis Libera Folio.
|
|
|
|
| |
83 aliĝintoj por NR 2008/9 en Frankfurto/Main
|
2008-10-23
Intertempe aliĝis 83 homoj al la 7a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand, kiu okazos en Frankfurt/Main. Kunvenos entute ĉ. 120 homoj el deko da landoj, kiel kutime la granda plimulto el eksterlando; partoprenos kvindeko da infanoj kaj junuloj ĝis ĉ. 18 jaroj. Estos prelegoj kaj kursoj, koncerto kaj teatraĵo, ekskursoj kaj promenoj - kaj, eble plej ĉefe, neformalaj kontaktoj de la multnacia partoprenantaro. La detalaj informoj kaj la aliĝilo atendas vin en la reto.
|
|
|
|
| |
© EsperantoLand
|
|
|