Renkontighoj
Du agrablaj semajnoj en internacia rondo

2010-08-16

Entute 29 homoj partoprenis en la 8-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo), kiun okazigis la asocio EsperantoLand de la 23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto, meze de arbaro apud la urbeto Jünkerath (sude de Kolonjo, Germanio, en la Eifel-regiono).

La partoprenantaro venis el Pollando, Nederlando, Belgio, Germanio kaj Francio - bele internacia grupo, en kiu Esperanto estis la ĉiutaga lingvo. Kelkaj vizitis nin dum nur kelkaj horoj, aliaj restis dum pluraj tagoj, semajno aŭ dum la plenaj du semajnoj.

La programo enhavis diversajn ekskursojn en la regiono - de vulkana pado kaj vulkanĝardeno al vizitoj ekzemple de la urbetoj Kronenburg, Hillesheim kaj Bad Münstereifel. Multaj promenoj okazis en la apuda arbaro kaj kelkaj vizitis la lagon de Kronenburg. Endome ni ĝuis la grandan ludosalonon de la domo, orgenan kaj pianan koncertojn de Ludger Schmeink kaj prezentadon de intervjuo pri amo. Por senstreĉiĝo taŭgis interalie cirklodanco kaj gimnastiko (Danka Leyk kaj Anna Dupéchaud), la inventemon stimulis kreado de fabeloj (organizis Catherine Royaux) kaj iom da informoj pri la aliaj oni provis diveni kaj eltrovi per la ludo "La nuda vero". La progresantoj povis partopreni en la lingvaj ekzercoj, kiujn plurfoje proponis Gunter Neue. Flanke de la oficialaj programeroj la babilado en la domo kaj la ĝardeno, dum manĝoj, kafumado kaj promenoj kiel kutime ludis gravan rolon.

En la venonta jaro SOMERE verŝajne daŭros nur unu semajnon. Ni planas okazigi ĝin en la dua aŭgusta semajno, eble apud la maro en Belgio aŭ apuda lando, supozeble post la dua Internacia Kongreso de EsperantoLand.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu