Lingvokursoj/Instruado, Lingvopolitiko
Unu lerneja leciono pri Esperanto

2016-12-13

Aktuale en la retlisto "Informado" okazas diskuto pri teksto por "Unu leciono pri Esperanto" por ĉiuj lernantoj surtere. Oni planas, ke la teksto estu samtempe alvoko al instruistoj prezenti tian lecionon kaj ankaŭ peticio al edukaj instancoj instigi siajn instruistojn prezenti tiajn lecionojn.

La aktuala versio (2016-12-13) estas havebla en diversaj formatoj -
pdf (Acrobat Reader),
odt (LibreOffice/OpenOffice),
doc (Word) kaj
doĉ (Word).

(Jen la versio de antaŭ kelkaj tagoj, inkluzive de la diskutataj eroj:
pdf (Acrobat Reader),
odt (LibreOffice/OpenOffice) kaj
doc (Word). Tiu antaŭlasta versio troviĝas ankaŭ ĉi-sube.)

La demando al la ĝenerala publiko, do ankaŭ al vi, karaj legantoj, estas, ĉu tia peticio trovos subskribantojn - ne nur en Esperanto-rondoj, sed ankaŭ (post traduko) ĉe homoj ekster Esperantujo, kiuj iom simpatias kun Esperanto. (Eble uzu nian forumon por diskuti tion.)

Kial tiu alvoko kaj peticio?

Multaj homoj havas erarajn informojn pri Esperanto - ekz. ke neniu parolus la lingvon, ke ne ekzistus Esperanto-literaturo, ke la parolantaro malkreskus... Per la kampanjo kaj per la ebla posta traktado de Esperanto en lerneja instruado eblos iom kontribui al ĝusta informado pri Esperanto.

Bedaŭrinde ni mem ne havos la homojn por instrui la lernantojn - sed ni povas peti la helpon de la instruistoj.

Kiel oni povos uzi tian peticion?

* Peti instruistojn rekte (ekz. ĉe standoj) kaj pere de instruistaj asocioj kaj ties gazetoj
* Peti subskribojn de vizitantoj ĉe standoj
* Se la peticio atingos multajn subskribojn, ni havos argumenton, ke homoj interesiĝas pri Esperanto

Broŝuroj por instruistoj

Por subteni la preparadon de lecionoj pri Esperanto Klaus Friese el Hamburgo kun aliaj pretigis 8-paĝan broŝuron, kiu ekzistas jam en kelkaj lingvoj:
* Esperanto ( broŝuro)
* germana ( Broschüre)
* angla ( booklet)

Spertoj kun propono de la projekto


En Hamburgo Klaus Friese ofertadis nian broŝuron al lernejoj - jen lia raporto.


Versio ĝis 2016-12-12; pli aktuala versio supre en dosieroj

(Alvoko por meti ekz. al avaaz.org kaj por sendi flanke de UEA kaj Landaj Asocioj al la ministerioj pri edukado)

(Kiam estos iu konsiderinda kvanto de subskriboj, ni kompreneble sendu ankaŭ rekte al instruistoj kaj asocioj de instruistoj.)

Al la ministerioj pri edukado en ĉiuj ŝtatoj
Al ĉiuj instruistoj en ĉiuj landoj de la mondo


Unu lerneja leciono pri Esperanto
por ĉiuj lernantoj surtere!

La internacia lingvo Esperanto estas parolata ekde pli ol 125 jaroj. Formiĝis internacia lingvo-komunumo en cento da landoj kun kelkaj centmil regulaj parolantoj kaj eĉ milo da Esperanto-denaskuloj. Ekzistas dekmilo da Esperanto-libroj, miloj da kantoj, Esperanto-vikipedio kaj vigla internacia uzado de Esperanto.

Ni alvokas ĉiujn ministeriojn pri edukado survojigi regulan lernejan instruadon pri Esperanto kaj pri ties hodiaŭa uzado, konforme kun la koncerna Unesko-rezolucio [de 1985]. Ni alvokas ĉiujn instruistojn instrui ĉiujn siajn lernantojn dum almenaŭ unu lerneja leciono pri Esperanto kaj la tutmonda Esperanto-komunumo.

Ĉiu lernanto sciu, kio hodiaŭ estas Esperanto kaj kiel ĝi estas uzata, por povi memstare decidi, ĉu lerni kaj paroli tiun internacian lingvon.

[Eble ĉi tie finiĝu la subskribenda parto – la resto estu klariga aldono.]

Unu lerneja leciono pri Esperanto
por ĉiuj lernantoj surtere!

En la jaro 1887 Ludoviko Zamenhof publikigis la unuan lernolibron de la internacia lingvo Esperanto.

[Aldonpropono de Lu: "Li proponis Esperanton kiel lingvon aldonan al la gepatra lingvo, por permesi internacian komunikadon." (Sekve de atentigo de Zsófia, ke multaj havas eraran imagon pri tio.)]

Hodiaŭ, pli ol 125 jarojn poste, ekzistas laŭ taksoj kelkaj centmil homoj surtere, kiuj regule parolas Esperanton, kelkaj milionoj lernis la bazon de Esperanto kaj proksimume mil lernis la lingvon hejme kaj parolas Esperanton kiel denaskan lingvon. La Universala Esperanto-Asocio havas membro-asociojn en 70 ŝtatoj de la mondo kaj en 120 landoj surtere troviĝas Esperanto-parolantoj. Esperanto pli kaj pli disvastiĝas - dum la lastaj jaroj ankaŭ danke al multaj interretaj lingvokursoj kaj paĝaroj kiel la Esperanto-vikipedio.

Dek mil Esperanto-libroj

Esperanto fariĝis vigla kulturlingvo. Ĝis nun aperis proksimume dek mil Esperanto-libroj - romanoj, rakontoj, poemoj, fakaj tekstoj - multo tradukita el la lingvoj de la mondo, aliaj libroj verkitaj originale en Esperanto. Proksimume 3000 Esperanto-kantoj
[Ŝanĝopropono de Lu: Kelkaj miloj da Esperanto-kantoj]
estas troveblaj en la interreto. La Esperanto-kulturo ligas la kulturojn de la mondo kaj aldonas proprajn impulsojn el la Esperanta lingvokomunumo.
[Zsófia skribis: "10 mil libroj - prefere sen la nombro, skribi, ke ekzistas abunda beletro kaj fakliteraturo, eldonaĵoj, Vikipedio, ktp. (En la ICH-katalogo ni nun havas pli ol 8700 librojn - sen jarlibroj, kongreslibroj, k.s. - mondvaste 10 mil ne tro imponas, konvinkas). Same prefere sen nombri kantojn, sed iel tiel: muzikon, youtube-filmojn ĉiuj trovas laŭ propra ŝato, interesiĝo"

Kion vi aliaj opinias? Mi mem tendencus skribi eble kiel titoleto "Dekmilo da Esperanto-libroj". Eĉ se dek mil ne tro imponas, mi preferas honestan nombron al nedonado de konkreta nombro. Ĉiukaze dek mil libroj sufiĉas por estigi literaturon - kaj la kutima misinformo estas, ke _tute ne_ ekzistus parolantoj nek literaturo.  Lu]

Pli kaj pli rekonita

[Aŭ "agnoskita", laŭ propono de Ronaldo N.
Mi neniel insistas - kion aliaj opinias?  Lu]
Esperanto kaj la Esperanta lingvokomunumo estas respektataj en pli kaj pli da landoj. En Hungario Esperanto estas rekonita kiel vivanta lingvo kaj allasita
[same: rekonita -> agnoskita]
[Aldonpropono de Lu: ekzemple]
por pruvi konon de fremdlingvo ĉe altlernejoj
[Aldonpropono de Lu: kaj por la abiturienta ekzameno;]
[Mi ne enmetis doktoriĝon el la propono de Zsófia, ĉar ĉe doktoriĝoj kutime multo estas permesata.]
ekde 2001 tie okazis pli ol 35.000 ŝtate rekonitaj Esperanto-ekzamenoj
[agnoskitaj]
[Aldonpropono: laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.]
Ĉinujo ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto ĉe esperanto.china.org.cn. La Vatikano jam en 1995 akceptis Esperanton kiel eklezian lingvon. La PEN-centro estas membro de PEN Internacia.

Relative rapide lernebla

Multaj lernejaj eksperimentoj konfirmis, ke eblas lerni Esperanton en proksimume triono ĝis kvinono de la tempo, kiu necesas por aliaj fremdlingvoj. Per tio rezultiĝas ankaŭ, ke oni per la sama lernotempo atingas en Esperanto signife pli bonan lingvoregadon.
[Zsófia komentis: "Relative rapide lernebla - ne vere taŭga argumento: en sama lingvofamilio oni povas relative rapide lerni alian. Prefere aludi al mezurita rapideco aŭ tempo- kaj/aŭ monŝparado ĉe lingvolernado."

Ĉu laŭ vi, karaj aliaj listanoj, indas ŝanĝi la vortumon? Kiel?]

Neŭtrala lingvo

Esperanto estas neŭtrala lingvo - neniu unuopa nacio havas apartan avantaĝon el la elekto de Esperanto. Ekde jarcentoj okazas konfliktoj pri la elekto de internacia lingvo, neniu nacio volas cedi kaj doni al aliaj nacioj avantaĝojn el la elekto de ilia lingvo. Esperanto evitas tiun problemon - homoj el la plej diversaj lingvoj faras paŝon unu al la alia.

Zamenhof-Jaro 2017:
Unu lerneja leciono pri Esperanto

En la jaro 2017 estos la centa datreveno de la mortotago de Ludoviko Zamenhof. Unesko akceptis la tagon en sian oficialan liston de memortagoj.

Okaze de la Zamenhof-Jaro 2017 ni petas al la ministerioj pri edukado de ĉiuj landoj enkonduki en la oficialaj lernoprogramoj ankaŭ lecionon pri Esperanto kaj pri la internacia lingvokomunumo de Esperanto. Tio estas konkretigo de rezolucio de Unesko, kies Ĝenerala Konferenco jam en 1985 invitis la membro-ŝtatojn subteni la enkondukon de "studo-programo pri la lingvo-problemo kaj Esperanto en siaj lernejoj kaj institucioj de supera edukado".

Ni petas ankaŭ ĉiujn instruistojn en la tuta mondo fari por siaj lernantoj lernejan lecionon pri Esperanto kaj pri la internacia lingvokomunumo de Esperanto - per prezento de la instruisto aŭ per referaĵoj de lernantoj aŭ de aliaj. Ni opinias, ke ĉiu lernanto kaj ĉiu lernantino estu informita pri Esperanto kaj pri la hodiaŭa tutmonda lingvokomunumo de Esperanto. Nur tiam ĉiu povas fari sian propran decidon, ĉu lerni Esperanton.

Ni jam nun dankas al vi.

Esperanto-parolantoj el dekoj da landoj

Lastaj novaĵoj   Lingvokursoj/Instruado
Lingvopolitiko
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu