Renkontighoj
9-a Zamenhofa Matenmanĝo en Berlino

2017-10-10

En dimanĉo, 26-a de novembro, en Berlino okazos la 9-a Zamenhofa Matentagmanĝo. Ekde la 10-a horo oni kunvenos en la restoracio 'Al Hamra', Raumer Str. 16, Prenclova Monto, por babili kaj komune ĝui la bongustaĵojn de la bufedo. Ni aldonas raporton pri la pasintjara 8-a Matenmanĝo.

 

Internacia Zamenhofa Matenmanĝo en Berlino


(Ondo de Esperanto, jan. 2017)

Entute 40 homoj venis al la jam 8-a Zamenhofa Matenmanĝo en Berlino, kiun organizis la asocio EsperantoLand en dimanĉo, 4-a de decembro. Deko da gastoj venis el ekster Berlino - el germanaj urboj kiel Ulm, Duisburg, Hamburgo kaj Lubeko, ankaŭ el Vroclavo kaj Moskvo. Pluraj aliaj ĉeestantoj estis eksterlandanoj vivantaj en Berlino, ekz. el Usono, Francio, Hungario kaj Hispanio. Sekve estis bela internacia kunveno kaj la konversacio okazis grandparte en Esperanto. Unu el la principoj de la kunveno tamen estas, ke povas kunveni ankaŭ amikoj ne parolantaj Esperanton; ĉar estas multaj malgrandaj tabloj en la ejo, oni povas bone ŝanĝi lokojn dume kaj kuniĝi laŭ lingvo.

La kunveno okazas kutime en la kelo de arab-stila restoracio kaj kafejo en la kvartalo Prenclova Monto (Prenzlauer Berg). Formala programo de la kunveno ne ekzistas. Oni regalas sin ĉe la matentagmanĝa bufedo, kiu ofertas grandan varion de manĝaĵoj, el kiuj multaj estas vegetaraj aŭ veganaj. Oni krome kafumas, teumas, babiladas kaj kelkaj iom ludas - kaj tio bone sufiĉas por plenigi la tempon. Komenciĝis la kunveno je la 10-a horo kaj finiĝis iom post la 17-a.

Venontjare la kunveno denove okazos komence de decembro (eble fine de novembro) en Berlino [fakte 26-a de novembro]; oni pripensas, ĉu eble oferti urbopromenon en sabato pro la altiĝanta nombro de partoprenantaj eksterurbanoj.

Lu Wunsch-Rolshoven


La Zamenhofa Matenmanĝo cetere ne estis la sola pli granda Berlina renkontiĝo jarfine de 2016. Unu semajnon pli frue en vendredo okazis la tradicia Zamenhofa Festo de la Esperanto-Ligo Berlino, al kiu venis pli ol trideko da homoj. Sume en Berlino en tiuj tagoj kunvenis verŝajne sesdeko da diversaj Esperanto-parolantoj.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu