Komputilo/Interreto, Faka Aplikado
Grandigi niajn vortarojn

2017-11-28

Se vi bezonas tradukon por iu vorto en nacia lingvo, sed ne trovas en vortaroj, vi eble post longa pripensado havas ideo por taŭga esprimo. Kaj nun - kie vi povas facile enmeti?

Bonan servon por vorto-serĉantoj liveras ViVo, la Vikia Vortaro. Tiu meta-vortaro montras ne nur la proprajn rezultojn, sed serĉas ankaŭ en pluraj aliaj vortaroj: Reta Vortaro, Vikipedio, Majstro, Komputeko, Lernu kaj Wiktionary. Krome ViVo serĉas en la frazaro Tatoeba kaj en la meta-vortaro Glosbe. (Ligiloj ĉe ViVo.)

Se vi volas rapide aldoni tradukon, vi povas fari tion per Tatoeba. Serĉu en la nacia lingvo frazon, kiu enhavas la koncernan vorton, traduku ĉe Tatoeba la tutan frazon - kaj post nelonge ĉe ViVo kaj iam ankaŭ ĉe Glosbe aperos via traduko.

Se vi estas registrita uzanto de Tatoeba, la proceduro funkcias tre rapide, ene de eble eĉ ne minuto.

Lastaj novaĵoj   Komputilo/Interreto
Faka Aplikado
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu