Komputilo/Interreto, Gazetoj
Retuma rekomendo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto

2004-07-15

La reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" (Diplomatia Mondo - aŭ "Diplo") de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto.

Arkivo ekde oktobro 2001

La Esperanto-arkivo de la monata gazeto ekas en oktobro 2001. Pluraj cent artikoloj estas troveblaj laŭ temo kaj laŭ lando kaj krome per serĉmaŝino. De Afganistano ĝis Venezuelo, de la 11a de septembro ĝis la zapatismo legeblas artikoloj pri eventoj el la tuta mondo kaj ilia fono.

Lastaj novaĵoj   Komputilo/Interreto
Gazetoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu