Renkontighoj, Esperanto en Europo
Pli ol dekdu nacioj ĉe la 4a Novjara Renkontiĝo 2005/6

2006-01-13

Koncerto de Kim Henriksen, mezepoka vespero de Christoph kaj Ines Frank kaj en plia vespero koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa kun ilia filino Karina - tiuj verŝajne apartenis al la plej memorindaj eventoj de la 4a Novjara Renkontiĝo de la asocio EsperantoLand, kiu okazis dum la jarŝanĝaj tagoj 2005/6. La sekva NR 2006/7 okazos en Trier, de la 27a de decembro 2006 ĝis la 3a de januaro 2007, aldonaj tagoj de la 26a de decembro ĝis la 7a de januaro.

La aranĝo okazis de la 28a de decembro 2005 ĝis la 8a de januaro 2006 en Frankfurt ĉe Main, la naskiĝurbo de Goethe, al kies gepatra domo kondukis unu el la ekskursoj.

Partoprenis en la renkontiĝo entute 119 homoj el dek du landoj, el kiuj 65, do iom pli ol la duono, venis el eksterlando. Tio certigis agrable internacian etoson por la multjaraj Esperanto-parolantoj kaj bonan ĉirkaŭon por kelkaj komencantoj kaj progresantoj, kiuj lernis kaj plulernis dum la renkontiĝo; la partoprenantoj povis libere elekti la partoprentagojn - ĉu nur komence, ĉu tuttempe aŭ ĉu nur fine post aliaj silvestraj aranĝoj. Jam eblas rigardi unuajn fotojn.

Internacia infanaro

Partoprenis trideko da infanoj inter unu kaj dek kvin jaroj, el sep diversaj landoj, kiuj povis konstrui kastelojn, produkti feltajn ornamaĵojn, partopreni en mezepoka festo, pentri figurojn, sekvi lingvokurson aŭ kune amuziĝi laŭplaĉe.

Raportoj en gazeto kaj televido

La renkontiĝo vekis la intereson de la redakcio de la gazeto "Frankfurter Rundschau", kiu raportis dufoje, pri la aranĝo kaj pri vizito de deko da partoprenantoj ĉe ili. Krome raportis la televido "Rhein-Main-TV" dum du informriĉaj minutoj kadre de la regionaj novaĵoj, en kiuj aperis ankaŭ Ĵomart kaj Nataŝa.

Pri "La postdomo", Sudoku kaj kelkaj ekskursoj

Dum la NR oni povis aŭskulti prelegojn kaj kursojn pri diversaj temoj; okazis interalie amuza prezento de "La postdomo" fare de ties aŭtoro István Ertl, legado de poemoj, diskuto pri "Esperanto kaj politiko", Jogo-kurso, Sudoku-rondo kaj korusaj kunvenoj. Ekskursoj krom la du menciitaj gvidis la partoprenantojn al la urbo Mainz kaj al la urboparto Höchst. Krome ne povis manki la silvestra festo, dum kiu meznokte oni grimpis al la kvina etaĝo de la domo por tie povi spekti dum unu horo ĉiuflanke la piroteknikaĵojn de la ĉi-kampe vere tre aktivaj frankfurtanoj.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu