Renkontighoj
La Esperanto-renkontiĝoj kreskas

2006-12-11

En la pasintaj jardekoj eblis konstati daŭran kreskon de Esperanto-renkontiĝoj en Germanio. Aktuale okazas ses ĉiujaraj renkontiĝoj de unu aŭ du semajnoj. Kvar el ili havas regule inter cent kaj ducent partoprenantoj.

Internacia Seminario (IS) ekde 1957

Fine de 1957 okazis la unua "Internacia Seminario" (IS) de Germana Esperanto-Junularo en Mainz kun ĉ. 50 partoprenantoj; ĉi-jare estos la 50a jubileo. La nombro restis kutime inter 40 kaj 120 gastoj ĝis dum silvestro 1979/80 aldoniĝis speciala programo por plenkreskuloj - venis sume 159 homoj.

Aranĝoj por plenkreskuloj ekde 1980

En la postaj jaroj memstariĝis tri sendependaj renkontiĝoj por plenkreskuloj, la Internacia Festivalo (IF), la Printempa Semajno Internacia (PSI) kaj Somera Esperanta Familia Tendaro (SEFT). Ĝis 1990 IS kaj la tri novaj renkontiĝoj en rapida kresko atingis suman partoprenantaron de ĉ. 600 homoj.

Plia granda junulara renkontiĝo en Pollando

En la naŭdekaj jaroj al la Internacia Seminario (IS) venis inter 250 kaj 350 gastoj; en la lastaj jaroj okazis iom da malkresko, eble interalie pro plia samtempa junulara aranĝo en Pollando, Ago-Semajno (AS). Al tiu AS ĉi-jare jam aliĝis 172 partoprenantoj.

Kresko de familiaj aranĝoj

La renkontiĝoj por plenkreskuloj kaj infanoj plu kreskis. Antaŭ kvar jaroj aldoniĝis du pliaj aranĝoj, Novjara Renkontiĝo (NR) kaj SOMERE, kiujn organizas la asocio EsperantoLand. Ĉi-foje al NR venos pli ol 160 homoj el pli ol dek landoj. Ĉeestos ankaŭ 56 infanoj kaj junuloj ĝis 16 jaroj.

Entute la aranĝoj por plenkreskuloj kaj infanoj duobligis sian partoprenantaron inter 1990 kaj hodiaŭ de proksimume 300 al nun ĉ. 600 homoj.

Lastaj novaĵoj  Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

SOMERE ankaŭ en 2010 en Jünkerath/Eifel

Esperanto-novajho

Venu somerumi kun ni!


Ankaŭ en 2010 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel; ni planas du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto. Kunvenos proksimume 20 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. plu

 

Internacia Kongreso en Strasburgo

La asocio EsperantoLand planas Internacian Kongreson (IK) en Strasburgo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010. La kongreso traktos Esperantujon kaj Esperanto-agadon, sed havos ankaŭ ofertojn pri aliaj temoj kaj kadran programon. Kelkaj homoj jam aliĝis. plu

 

9-a Novjara Renkontiĝo 2010/11

La naŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011, denove en Saarbrücken. Ni atendas pli ol 150 partoprenantojn, el kiuj kvindeko estos infanoj kaj junuloj. Ankaŭ ĉi-jarfine okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu