Renkontighoj
6-a SOMERE: Du semajnoj en kamparo kaj arbaro

2008-09-15

"Sie alle sprechen Esperanto" (ili ĉiuj parolas Esperanton) estis la fraplinio de raporto en la Kolonja gazeto "Kölner Stadtanzeiger", kiu priskribis la ĉi-jaran 6-an SOmeran MEzeŭropan REnkontiĝon (apuda foto: Romanowski). Afabla teksto kun bildo priskribis la renkontiĝon, substrekante, ke ĉeestis trideko da gastoj el sep landoj, kaj prezentante nian lingvon; la gazeto krome antaŭe publikigis unuan informon pri la kunveno. Raportis ankaŭ la regiona "Radio Euskirchen" kaj atendeblas plia artikolo en alia gazeto, kiu pli ĝenerale priskribos la lingvon. (El kio statistikemuloj povas elkalkuli rilaton de 1 al 8 inter ĵurnalistaj raportoj kaj partoprenantoj - tre ĝojiga rezulto de la amaskomunikilaj rilatoj.)

Trideko da homoj el sep landoj

Entute estis 34 homoj, kiuj partoprenis dum kelkaj tagoj aŭ dum la tuta renkontiĝo SOMERE de EsperantoLand en la vilaĝeto Kall-Krekel (meze inter Kolonjo kaj Trier en la mezalta montaro Eifel), kiu daŭris de la 1-a ĝis la 17-a de aŭgusto 2008. Aldone ses Esperanto-parolantoj venis dumtage por viziti nin. Ĉeestis ok infanoj kaj junuloj, kiuj ĝuis la ĝardenajn ludinstalaĵojn kaj partoprenis aŭ organizis aliajn ludojn.

Kiel kutime la plimulto de la partoprenantoj venis el eksterlando - chi-foje estis 24 - kaj do la kunveno estis agrable internacia kaj Esperanto estis la kutima ĉiutaga lingvo en nia dumtempa vilaĝeto de EsperantoLando. Sekve la progresantoj troviĝis ĉiam ĉirkaŭitaj de Esperanto-parolado, ne nur en la kursoj kaj lingvaj ekzercoj, kiujn gvidis Jean-Luc Kristos kaj Gunter Neue interalie helpe de la Mazi-filmo. (Proksimume triono de la partoprenantoj eklernis Esperanton dum la pasintaj kvin jaroj kaj pliprofundiĝis en la lingvo per la ekzercoj.)

Koncertis Kim Henriksen kaj Villads

La koncerto de Kim Henriksen kun lia filo Villads prezentis delonge konatajn kaj kelkajn surprizajn novajn pecojn. Villads produktis tiom impresan varion de langoklakaj kaj similaj sonoj, ke oni petis lin fari apartan kurson pri tio, je kio li volonte cedis. Prelegon pri Esperanto-literaturo faris István Ertl spicante tion per eta kvizo. Danka Leyk igis nin konsciiĝi pri niaj atendoj en amrilatoj kaj detaligis problemojn de remalkovro de la unua amo.

Jogo, sensoj, puzloj kaj ĝardeno

Krome ni malstreĉiĝis per gimnastiko kaj jogo, ni dancis kaj spertis nin mem kaj niajn sensojn, ni ludis tablotenison kaj ŝakon kaj vespere diversajn pliajn tabloludojn kaj kunmetis du- kaj tridimensiajn puzlojn. Daŭre logis la ĝardeno, kiu estas tre oportune ligita al la ĉefa salono, tiel ke ofte por manĝoj, kafumado kaj babilado homoj facile translokiĝis eksteren. Vespere ni dufoje kradrostis kaj ĝuis bivakan fajron.

Kasteloj kaj ruinoj, romia akvokanalo

En la ĉirkaŭaĵo estas agrabla miksaĵo de kamparoj kaj arbaroj, kio logis nin al multaj promenoj; kelkfoje ni aldone serĉis kaŝitajn objektojn (troveblajn helpe de satelite bazita poziciiga aparato; "geokaŝado"). La pli distancaj ekskursoj gvidis nin al mezepoka vilaĝo, kastelo, naturpado kaj imponaj restaĵoj de la romia tempo, interalie parte bone konservita trinkakva kanaleto kondukanta al Kolonjo.

Luneklipso kaj bonaj manĝoj

En la fina nokto la luno estis tiel afabla dumtempe kaŝiĝi de la suno malantaŭ la tero kaj ni povis spekti partan luneklipson. Tiel finiĝis du semajnoj, de kiuj restos en memoro certe ankaŭ la brilaj kapabloj de nia afabla kuiristino, kiu provizis nin interalie per granda vario de desertoj kaj kukoj.

Preparoj por SOMERE 2009

La venontjara 7-a SOMERE okazos proksimume de la 1a ĝis la 15a de aŭgusto 2009 - supozeble denove en la regiono apud Belgio, eble en la sama bela domo en Krekel.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu