EsperantoLand-aranĝoj

 

 

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Kotizoj 2023/24

La kotizoj de postaj periodoj (post la aktuala) eventuale ŝanĝiĝos.
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

La baza plena kotizo por unu persono por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:

Aliĝo ĝis 9a de okt. 6a de nov. 21a de nov. 5a de dec. poste
ĝis 4 jaroj 0
5 ĝis 17 195
18 ĝis 27 200 210 230 250 260
ekde 28 jaroj 430 450 470 480 490

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

Tiu ĉi kotizo validas por tranoktado en dupersona ĉambro (por po unu partoprenanto ekde 28 jaroj) aŭ en tri-/kvar-/kvin/sespersona familia/junula/infana ĉambro (por po unu partoprenanto ĝis 27 jaroj kaj por familianoj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

Kutime en infanĉambroj laŭ la deziro de la familioj kune loĝas infanoj el pluraj familioj por subteni i. a. la lingvan evoluon. Kaj kompreneble la amuziĝon :-)

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon, inkl. de litotolaĵo, la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.

Rabato por la Amikoj de EsperantoLand: La normala kotizo por plenkreskuloj ekde 28 jaroj reduktiĝas je 50 eŭroj, se la persono estas ordinara Amiko de EsperantoLand en la jaro de la komenco de la renkontiĝo; por junuloj ekde 5 ĝis 27 jaroj reduktiĝas je 25 eŭroj.

Aldono por unupersona ĉambro (kun propraj duŝo kaj necesejo; kompare kun dupersona ĉambro laŭ la supra tabelo): 140 eŭroj por 7 tagoj (20 eŭroj tage); ekde 2023-12-15: 175 eŭroj por 7 tagoj (25 eŭroj tage). Por partoprenantoj ĝis 27 jaroj aldoniĝas krome 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage) kompare kun la supra tabelo.

Aldono por dupersona ĉambro (kun propraj duŝo kaj necesejo; pagenda nur de junuloj ĝis 27 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

Rabato por tri-/kvar-/kvin-/sespersona ĉambro (por unuopuloj ekde 28 jaroj en plurpersona ĉambro, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 105 eŭroj (15 eŭroj tage).

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).

Partatempa partopreno

La kotizo estas por la unua tago 22 % de la kompleta kotizo; la postaj tagoj kostas po 13 % de tiu sumo.

Se la partopreno ne inkluzivas la silvestran feston, la kotizo reduktiĝas je 20 EUR.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Nura programpartopreno

La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo) kaj por junuloj sub 18 jaroj; bv. aliĝi prefere baldaŭ.

Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 10 eŭroj, ekde la 3-a de decembro 15 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo.

Kutimaj manĝoj tagmeze kaj vespere kostas po 8 eŭrojn.


Silvestro (sen tranoktado)

Partopreno en la silvestra festo kostas 30 eŭrojn, el kio 28,50 eŭroj por la silvestra bufedo kaj 1,50 eŭroj por la posta festo (15 eŭroj ekde 4 ĝis 17 jaroj, el kio 14 eŭroj por la bufedo kaj 1 eŭro por la posta festo).

 

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand